. Mouvement Europe et Laïcité: Charte Européenne de la Laïcité en Esperanto

Mouvement
"Europe & Laïcité"


  

Movado "Eùropo & Laikeco"


Propono por Charto "Europo kaj Laikeco"

Artikolo 1 : Ne da legitimo pri la dogmaj malpermesoj

La Europa Komunumo organizu en sia sino la civitanan, politikan, kulturan kaj socialan vivon ; akceptante chiujn individuajn kaj kolektivajn liberecojn celante la gheneralan intereson kaj publikan bonon. La euro-komunuma legho promociu la necesan emancipadon, kompare kun la nuntempaj trudoj pri la civitanaj rajtoj en iuj europaj landoj.

La absoluta penslibereco kaj arta kreado estos garantiitaj en chiuj komunumaj shtatmembroj. Neeble al nenia premgrupo, religia aù komunumisma, akiri limigon en la nomo de interdiktoj, kiuj konsernas nur iliajn proprajn membrojn.

Apliki la progresojn de la scienca serchado profitos en kompleta individua, kolektiva libereco, en la kadro de la nuna civila legho vochdonita de la elektitaj instancoj, leghe prirespondaj : la komunuma legharo ne konsideru la religiajn interdiktojn.

Artikolo 2 : Virinaj kaj infanaj Rajtoj

La virina statuso agnosku shiajn rajtojn juste ; partopreni en la civila kaj sociala vivo estos sendubece starigataj : nenia limigo pro religiaj, homgrupaj aù komunumaj specialecoj, ne estu konsiderataj de la europa komuna legho.

La leghaj decidoj regante la infansituacion , konsideru la estontan liberan kaj prirespondan civitanon ; kiuj maksimume certigos al li nenian trudon, chu doktrina, chu dogma ; cerboshtopadon inkluzive. La stumpigitaj seksoj, trudataj al neplenaghuloj pro vershajnigaj pretektoj religiaj aù kulturaj.

Artikolo 3 : Reciproka toleremo kaj identeco de rajtoj kaj devoj

La komunumaj instancoj permesu kaj instigu nin al la reciproka praktikado de la toleremo kaj al la respekto de la homgrupaj kulturaj malsamecoj en la kadro de la egalrajteco por chiuj civitanoj en la eùropa komunajho. Tiuj instancoj opoziciu al racismo, rasapartigo tiel en sfero politika, kiel en sfero socia. Ili apliku la fundamentan principon laù kiu la legha rajto al malsameco ne konduku al netolerebla rajtmalsameco

Artikolo 4 : Plena sendependeco pri la eklezioj kaj religioj

La komunumaj institancoj certigos la plenan sendependecon de la oficialaj organizoj, publikaj servoj kaj leghaj aktivecoj kontraù la eklezioj, klerikularoj, konfesiaj influoj.

La civitanaj, socialaj, kulturaj kaj edukaj prirespondecoj, rezultante de la komunuma politiko, nur la publikaj servoj ili plenumu kaj ne la privataj organismoj. Koncerne religion, la apliko de la laùleghaj rajtoj (individuaj kaj kolektivaj) garantios de la komunuma legho en la kadro de la privata sfero, kiuj estas ghian proprajho, neniam enmiksighu en la publikan kaj politikan kampon.

Artikolo 5 : Chefeco pri la ghenerala intereso

La komunumaj instancoj privilegios la antaùecon por la ghenerala intereso kaj la publika bieno, neniam leghigi, nek permesi plian starigon de propraj privilegioj, individuaj au kolektivaj, nek cedi al la depostuloj de premgrupoj shterbante al senrajtaj avantaghojn, kontraù al la ghenerala intereso kaj al la justeco.

Tia antaùzorgo sin trudu en la diversajn ekonomikajn kaj sociajn sistemojn, kiuj havos la eblecon kunekzisti inter nepra diverseco.

Artikolo 6 : Solidareco inter la popoloj

La komunumaj institucioj kaj organizoj instigos la naciajn registarojn, la publikajn kaj privatajn organizojn al solidarecaj praktikadoj inter popoloj, Shtatoj kaj sociaj klasoj, tiel diferencaj, kiel ili estas laù iliaj niveloj kaj ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj sistemoj.

Tiu solidareco celas solvojn de sociala justeco pripensata en tre vasta kadro, el kiuj nenia ekonomika ekspansio estas ebla.

Artikolo 7 : Liberigi la civitanon el komunumaj devigo

En la agadkampoj, en kiuj ili posedas kompetentecojn, la elektitaj eminentuloj de la komunumaj institutoj singardu fondi iliajn agadon kaj politikon sur konceptoj, kies aplikado rompus aù limigus la konsistigajn valorojn de la laika humanismo, kaj de la modaleco en la aplikado.

Precipe ili zorgos, ne privilegii la homgrupan, konfesian aù kulturan komunumismon, fonto de konkurado kaj kontraùstaroj, sed konsideri, chie la individu-civitano kiel fundamenta elemento en la civita eùropa vivo.

Artikolo 8 : Libera diskonigo kaj radiado de laikaj valoroj

La Shtat-membroj, kies konstitucio kaj nacia legheco ne enhavus laikecajn principojn, nepre devos, en siaj internaj politikaj aferoj, ne malebligi la liberan disvastigon de la laikaj idealoj, tiel same, kiel por la aliaj moraloj aù idearoj.

La registaroj de la Shtat-membroj de la Eùro-komunumo, shuldighos respekti la eùro-komunumajn decidojn, kiuj influis la laikaj valoroj, aù eksplicite laikaj.

La laika humanismo, fondita sur la respecto de chiuj kredoj kaj opinioj, la individuaj Rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, de la instancoj kaj eùro-komunumaj institucioj strikte respektatu ilin, kaj faciligos ghian disvastigadon, celonte la gheneralan intereson kaj socian unuecon.

Artikolo 9 : La Laikeco, por Europo, estas garantio de paco kaj harmonio

La filozofaj, moralaj, kaj civitanaj valoroj, bazo de la laika humanismo estas akceptindaj de chiuj spiritoj aspirantaj al libereco, tolereco kaj justeco : do ghi enhavas universalecan tendecon, konsiderante la pozitivajn kaj oportunajn solvojn, kiujn - la laika humanismo - proponas pri multaj sociaj kaj civitanaj problemoj, kiuj estighas en preskaù chiuj eùropaj landoj... kaj aliie.

Estas nepre kaj konforme al la ghenerala intereso de individuoj, sociaj grupoj kaj naciaj kolektivoj, ke la laika humanismo estu konsiderata sur la eùropa nivelo kaj promociita ekster ghi ; ghi estu la fundamento, kiu naskos nepran euro-civitanecon.

Tiuj proponoj verkis far Movado "Europo kaj Laikeco". Vi povas sendi viajn komentojn (Franlingve ou en Angllingve) al ghia prezidento, :
11 rue des Huguenots - 94420 Le Plessis Trévise, France; tél: 01 45 76 42 63 - fax: 01 45 76 75 91 (de fremdlando, kunmetu 33 Franca telefonkodo kaj forigu la unuvica 0 ) aù al , teknika respondeculo de la Intereta pagharo de la Movado "Europo et Laikeco".

Ces propositions ont été élaborées par le Mouvement "Europe et Laïcité". Vous trouverez le texte original en français et des traductions en anglais, allemand, et autres langues. Vous pouvez faire parvenir vos commentaires (en Français) à son président, :
11 rue des Huguenots - 94420 Le Plessis Trévise, France; tél: 01 45 76 42 63 - fax: 01 45 76 75 91 (depuis l'étranger, faire 33 pour la France et supprimer le 0 initial)

La traduction en Esperanto a été effectuée par J.-F. Blin ( ) que nous remercions chaleureusement. Il est président du Centre Culturel Esperanto de l'Yonne: http://www.club-internet.fr/perso/ccey. Cette association cherche à promouvoir le développement de l'Esperanto comme langue permettant à tous les humains de s'entendre dans le respect des Droits Humains et de la laïcité. Elle édite IRIS, une encyclopédie en langues nationales et en Esperanto. Voir le site (en construction) pour plus de détails.

Mise à jour: 1 juin 1998.